Josef Zezulka -Myšlenka Esperanto - LA PENSO
Tištěná kniha A6 v Esperantu

Kiam mi antaŭ pli ol 40 jaroj renkontis s-on Josef Zezulka kaj komencis al li iradi por „instruado“, post promeso – de tiu sama, kiun promesis multaj el vi, tiam tio estis por mi nur pri du homoj. Estis komunismo kaj estis tio danĝera.
Nu vidu, mirakloj okazadas, hodiaŭ, kiam ĉi tie estas centoj da vi, sur la plej sankta monto de Eŭropo – Říp. Estis tio neimagebla. Ĉi tie vi vidas forton de sorto, kiu permesis, ke ni staras ĉi tie jam la tridekunuan fojon.
Alportanto – eĉ tiu lasta, Josef Zezulka – venas ĉiam antaŭ transiro de epoko, por ke li preparu ĝin. En la Platona jaro estas du grandaj krizoj. Meze de unu ni ĝuste troviĝas. Montrilo de kompaso turnas sin kiel freneza, same kiel menso de multaj samtempuloj.
Anaro jam estas malkvieta, ne plu helpas certigado de ŝafgardistoj, ke ĉio estas en ordo kaj ke ĉio jam ĉi tie estis. Jes, estis, sed antaŭ 12 000 jaroj! La Tero tremas, lando estas formordata de oceanoj, ĉio estas en batalo kaj disfalo. Ni perdas fratojn po tutaj specoj, la arboj mortas starante. Ni devojiĝas ĝojante super iloj de pereo, pensante pri nia savo en spiralo de racionalismo, kiu plenumas bezonojn, kiujn ni ne bezonas. Sed ni tion ankoraŭ ne scias - ni, malproksimaj de saĝeco, de amo al ĉio, de la Dio. Ni estas ebriitaj per ni mem en falsa ideo de specia egoo. Krizo estas krizo.
Ni petu pri lumo de konado,
ni petu la Dion – la Substancon,
ni petu pri nia ŝanĝo pro kono.
Ĝuste pro tio alvenas alportanto, alvenas helpi al foriro el tenebro al lumo. Sian mision li resumis per vortoj:
„Tio estas nova religio. Tio estas tio nova, kio nun inter homojn alvenas kaj kio ununura povas homaron, aŭ ni diru plasmon, tutan estaĵan procedon de nia planedo, kio ĝin povas savi. Se la homaro daŭros plu en tiu ĉi malnova alcentriga pensado, do tio gvidos ĝin en pereon“.
Saĝa homo ne timas kaj nehumiliĝas en la sorto. Vi ne devas havi timzorgojn – ĉifoje ĉio fine, post multe da doloroj, finos bone, nun estas antaŭ ni kelke da plej malfacilaj jaroj de transiro.
En libro de la sorto estas starto en novan epokon sub nova influo. Dependas de ni ĉiuj. Je nia zorgo kaj amo al tuta vivo. Pli poste ni komprenos tutan mondon kiel nin mem, poste ni komencos per nia talento – per sento, racio fariĝi zorgo pri ĉiu vivo ĉirkaŭ ni.
Kiu helpas – al tiu estas helpite, kiu petas – al tiu estas donite. Pro tio nia ŝirmo ne estas en aferoj de materio, sed de la koro. Poste vin eĉ planedon pli superaj spiritaj anstataŭuloj de lumo ŝirmos!
Tomáš Pfeiffer
disĉiplo kaj daŭriganto
de Josef Zezulka
final3_
Doplňkové parametry
| Kategorie: | Knihy cizojazyčné |
|---|---|
| Hmotnost: | 0.172 kg |
| EAN: | 9788053001113 |
